Solomon Vysokovskij

Vojo al Templo

       Solomon Naumoviĉ Vysokovskij naskiĝis en 1933 en Krivoj Rog (Ukrainio), studis metalurgion en Urala politeknika instituto en Sverdlovsk (nun – Jekaterinburg). En Moskvo loĝas ekde 1966. Havas sciencan gradon "kandidato pri teknikaj sciencoj".
        Vysokovskij esperantistiĝis en 1988 en kursoj en la klubo "Lev Tolstoj" (E-instruisto – Anatolo Gonĉarov), kaj tuj provis traduki rusen "Ho, mia kor'". Ekde komenco li treege aktive partoprenis laboron de MLEKo, kaj "Cerbe kaj kore" enhavas multe da liaj kontribuaĵoj – originalaj poemoj, tradukoj el la rusa kaj rusigoj de esperantaj poemoj. Tre sukcesis liaj tradukoj al la rusa de Ludmila Jevseeva, Georgo Deŝkin, Nikolaj Hohlov kaj aliaj – apenaŭ antaŭ li iu tiom bone ruse transdonis poezian esencon de poemoj de Hohlov.
        Liaj poemoj estis publikigitaj en "Litova Stelo", "Moskva gazeto", "Scienco kaj kulturo", "Dia Regno" kaj "Monato". Ili ricevis premiojn en literaturaj konkursoj, en "Muzo-1992" (Litovio) la poemo "Ĉio pasas" ricevis la unuan premion.
        Li ĉiam fervore propagandas Esperanton, partoprenas kampanjojn, sed ne estas vera movada aktivulo: Esperanto estas por li ĉefe lingvo de poezio, kiun li uzas por esprimo de siaj sentoj kaj pensoj. Cetere, ankaŭ en la rusa li versas, kaj kelkaj poemoj liaj ekzistas kaj en esperanta, kaj en la rusa versioj. Ŝajne, li estas la sola moskva E-poeto, en kies versoj aperas jud-kristanaj religiaj motivoj. Krome, en pluraj liaj verkoj senteblas influo de instruo de Martinus kaj tradiciaj "judaj saĝaĵoj".



NASKIĜTAGO DE MAJSTRO

        "... estas nenia diferencigo inter
        Judo kaj Greko, ĉar unu sama
        estas Sinjoro de ĉiuj ..."
        El la epistolo de Apostolo Paŭlo al la Romanoj, 10;12.

Naskiĝis Zamenhof Lazaro –
Por la homar' kaj bona faro;
Por homoj, noblaj kaj raciaj
Sen limoj – landaj kaj naciaj !

Memoru ĉiam nia aro:
Tre volis Zamenhof Lazaro,
Ke ĉiuj homoj – grekoj, judoj
Batalu – nur en sportaj ludoj !

ALTERNATIVO

Refrenas sperto historia:
Teruras voj' revolucia
Kaj nur evolucia vojo
Por ĉiuj estas pac' kaj ĝojo.

La samon monras la naturo
Per siaj kataklismaj spuroj:
Anstataŭ iam vivaj arboj
Subtere kuŝas – nigraj karboj.

Alvokas sperto kaj racio
Sur vojon de evolucio.

    (3-a premio de konkurso
    "MUZO-93" en Litovio)


AL TRIUNUECO

Naskiĝis tiel monda sorto:
"En la komenco estis Vorto
Kaj tiu Vorto estis Dio" –
Johano skribis en Biblio.

Sed estis antaŭ – Dia Penso,
De la Komencoj la Komenco.
La Mondon poste kreis Dio:
Aperis ĉio – el nenio.

La Penso, Vorto, Kreo – pecoj
De ĉiopova unueco,
Necesas por la viv' kaj versoj
En tuta nia Universo.

AL MEMORO DE ESPERANTA POETINO
LUDMILA JEVSEJEVA

Via vivo forpasis...
Sed al vivantoj lasis
Tiajn belegajn versojn,
Serĉojn, intimajn pensojn...

Premio pro via sorto,
Al Vi – en forega foro
Vivadas post Via morto
Dankema nia memoro.

NIA LINGVO

Permesas multon lingvo nia,
Se ne tuŝitas Fundamento.
Kaj, certe, verkaj plan' kaj sento
Portata estu al aliaj!

En Esperanto – nova formo
Aŭ nova vort' neordinara
Fariĝas dum praktik' kelkjara
Jam – kutimega lingva normo.

Do, vivu, ĉiu bona provo,
Ĉar – el MALNOV' naskiĝas NOVO!

FORA REVO

La tempo estas nun severa...
Sed ĝi fariĝos nepre – bela,
Se iam – bona leĝ' ĉiela,
Por homoj estos – leĝo tera.

La homunio – nova, suna
Ekregos ĉie – por jarmiloj.
Kaj vivos tiam teraj filoj
Kun lingvoj – patraj kaj KOMUNA!

DULINIAJ MINIATUROJ

I. LA ĈEFA LEĜO

La ĉefa leĝo de Ĉielo:
Per nobla voj' – al nobla celo.

II.

Ne ĉiu fromaĝo
Taŭgas por manĝo.

III.

En esperanta aro
Ĉiuj – de Lazaro.

IV.

Dank al suno
Lumas luno.

V.

En vivo – ĉiu tago
Estas pro l'vivo pago.

VI.

La ĉefa orero
En vivo – espero.

VII. DANĜERA POMO

Se, ve, ne estus l' paradiza pomo,
En paradizo vivus l' homo.

VIII. VENTFLAGO

De kie ajn la vento blovas,
La flag' komfortan lokon trovas.

IX. LA STRUTO

Kaŝinte l' kapon, pensas struto,
Ke estas jam kaŝita tuto.

X. LA KROKODILO

Plor' de ĉiu krokodilo
Estas – nura ĉasa ilo.

XI. LA GLAVO

Se estas vi – sen glavo,
Vi povos iĝi – sklavo.

XII. LA TAKTO

Se havas vi sufiĉan takton,
Ne nepre vidu ĉiun fakton.

XIII. STELOJ

Ĉu bezonas homoj stelojn?
Se ili havas altajn celojn.

XIV.

Ĉiam ekzistas espero,
Ke bona estos vetero.

XV.

Dependas la odoro –
De floro.

XVI.

Sen bona pano –
Ne estas sano.

XVII.

En vivo – ĉiu tago
Estas pro vivo pago.

XVIII.

Memoru ĉiu, ĉiam sciu,
Ke helpos vin krom vi – neniu.

XIX.

Eĉ dum aŭtuno
Radias suno.

XX.

Se vi ne havas celon,
Vi ne bezonas velon.

XXI.

Sen suno
Ne lumas luno.

XXII.

Malbonas, se ne vi – sed vin
Tre facilege venkas Vin'.

XXIII.

Feliĉa estu ĉiam kuno
De suna lun' kaj luna suno.

XXV. AL VIRINOJ

La plej ĝustaj speguloj
Por vi estas – viraj okuloj.

XXVI.

Ne ĉiu multaĝa
Estas saĝa.

XXVII.

En esperantista aro
Ĉiuj estas – de Lazaro.

VERSKVAROJ

I. KONSILO DE MARTINUS

Ne havu malamikojn en la kor'!
Konsilo tiu estas tre efika:
Tuj la malĝojoj kuros for,
La tuta mond' fariĝos bonamika!

II. ALVOKO DE VEGETARANO

En nia granda tera domo
La besto estas frat' de l' homo.
Sed, se eksentas vi malsaton,
Ĉu vi komencas manĝi fraton?!

III. VULPA LOGIKO

Diktas la logiko vulpa:
Koko estas ĉiam kulpa,
Estas ĉiam kulpigita,
Ĉar ĝi estas – apetita.

IV. VORTO KAJ AFERO

La mondon faris Dia Vorto –
Donacon bonan al homaro.
Kaj estu leĝ' de nia sorto:
Post bona vorto – bona faro!

V. LA RIPOZO

Se revas pri ripoz' la koro,
Memori devas ni pri tio:
Nur post grandega mondlaboro
Al si permesis paŭzon Dio.

VI. LA LEĜO DE LA VIRO

Tre bone scias la terano:
Necesa estas tera am'.
Pro tio – estas la slogano
De ĉiu vir': "Cherchez la femme!"

VII. AL MIA AMATINO

Kun vi la viv' ekbrilis sune,
Vi estas ĉio: spac' kaj temp'!
Ni renkontiĝis en printemp',
Por estu – eĉ' en vintro kune!

VIII. AL VIRINO

Al vi, Virino, nia tosto!
Al nia mir', unike sola:
Vin Dio kreis – rave mola –
El tre malmola vira osto!

IX. VIRINO

Ĉiam plena de surprizoj:
Jen – infer', jen – paradizo!
Memoru: dank al amo tera
Tre malgrandiĝas part' infera!

X. LA POMO

La amo de l' unuaj homoj
Aperis – dank al simpla pomo!
Ĉu nun sufiĉas manĝo poma
Por la deven' de amo homa?!

XI. VOJO AL TEMPLO

        Dediĉita al la memoro de la ortodoksa pastro Aleksandro Menj
        (22.01.1935 – 09.09.1990), mortigita survoŭe al sia preĝejo

Kun Krist' ligita estas lia sorto,
Por ĉiuj pastroj estas li – ekzemplo.
La vivo kaj martira morto
Fariĝis – vojo al ĈIELA TEMPLO.

XII. LA VOJO AL PARADIZO

En niaj vivo kaj aferoj
Okazas multaj fi-surprizoj.
Ve, ofte tra infersuferoj
Trapasas voj' al paradizo.

OSVENCIMA PREĜKANTO

        "Neniam diru, ke tio estas via lasta vojo"
        El kanto de malliberuloj de
        koncentrejo Osvencimo (Aŭsvico).

        Dediĉita al la jarcentduono de liberigo de la koncentrejo en 1945 jaro.

Idar' de Moseo – gefratoj de Krist'!
Atendas Golgot' nin, fermiĝis la pord'...
Ĉu iĝos Aŭsvico – la fin' de l` ekzist'?...
Ne! Vojo al morto – ne estas la mort'!

Ni revis pri ĝojo, feliĉ' sub la sun'...
Sed venis obskur' – de faŝistoj la hord'
Kaj ombris l' estonton – mortiga aŭtun'...
Ne! Vojo al morto – ne estas la mort'!

Sur zonoj faŝistaj – "Kun ni estas Di'"*
Malvero! Nazioj – diabla kohort'!
Ni preĝis – per kanto, dum la tragedi':
"Ne! Vojo al morto – ne estas la mort'!"

Saviĝis ne multaj gefratoj de Krist'
El gent' de Moseo ...Nin helpis – la fort'
De sankta preĝkanto en nia rezist':
"Ne! Vojo al morto – ne estas la mort'!"

    (2-a premio de konkurso
    "Muzo-95" en Litovio)

ĈIO PASAS

Ĉio pasas... – severa, kruela kanono,
Kiu estis dirita de reĝ' Salomono.
Ĉio pasas – la leĝo por ĉiuj vivantoj...
Sed eterne – ne mortas la Kanto de Kantoj!
Kaj pro tio – ne timu potencon de l'morto,
Se al ni donas amon kaj kreon la Sorto!
Ne forgesu pri tio! Memoru la nuron:
Sur la tero ni devas postlasi – bonspuron!

    (1-a premio de konkurso
    "MUZO-92" en Litovio)


TREEGE MI AMAS VIN!

Vin portis de mi vagon'...
Mi – tuj ekmalamis ĝin!
Sed restis de l' voĉ' la son':
"Treege mi amas vin!"

Ĉi tiuj vortoj – la viv':
Min amas mia Diin'!
Mi krias pense al vi:
"Treege mi amas vin!"

Por amo estu jarcent',
Kuniĝo nia – sen fin',
Ke sonu komuna sent':
"Treege mi amas vin!"

Amplena estu l' jarcent'!
Ho, mort'! Prenu kune nin
Por flustri en mortmoment':
"Treege... mi... amas... vin!"