Oleg Dadaev (ekde 1990 konata inter esperantistoj ekskluzive kiel Oĉjo) estas vera kosmopolito. Laŭ etna deveno duonarmeno-duonpolo, li naskiĝis en 1973 en rusparolanta familio en Bakuo (Azerbajĝanio) kie loĝis ĝis 1990. En 1990-93 li loĝis en Berdjansk (Ukrainio), poste vagabondis petveture tra landoj de eksa Sovetio kaj Eŭropo. Ekde 1995 li preskaŭ konstante loĝas en
Moskvo.
Oĉjo konatiĝis kun Esperanto en 1987, esperantisto ekde 1988, lerninte la lingvon aŭtodidakte. Jam en 1989 li komencis verki kaj traduki poemojn kaj kan-tojn. Proprajn, sed ne nur proprajn, kantojn li mem plenumas, kaj en 1993, 1994 kaj 1998 en festivaloj de SEJM EoLA (Esperanto – Lingvo Arta) li ricevis premiojn pro la plenumado. Kelkaj liaj poeziaj tekstoj ekzistas paralele en Esperanto kaj la
rusa.
Krom la artaj okupoj, Oĉjo instruis Esperanton, partoprenis en organizado de esperantistaj renkontiĝoj, aktivis en SEJM (en 1994-95 estis ties komitatano, respondeca pri
Ukrainio).
Verkoj de Oĉjo ĝis nun estis publikigataj precipe en "Cerbe kaj Kore" kaj informilo "Eksciu, ke..." kelkaj kantoj eniris kantokolektojn de rusaj E-junularaj organizoj.
AŬTUNO
Blua nebulo arbaron brakligas,
Dronas en ĝi ĉiu son'.
Mia paŝado foliojn flugigas:
Venis malgaja sezon'.
Arboj nuditaj staras silente
Branĉojn klinante al ter'.
Suno foriras al okcidento,
Restas nur mi kaj vesper'.
Kion mi faros? – sola mi vagas,
Bunta susuras kovril'.
En sonĝa vualo naturo imagas
Kiel alvenos april'.
1993, Nikolaev
BUNTKOKINO
(kanto)
Buntkokinet' post longa kovo
Por la olduloj metis ovon.
La ov' ne estis ordinara –
Kiel monero or-dinara
Brilegis ore ĝia ŝelo –
Ne ovo ŝajnis, sed juvelo.
La geolduloj volis manĝi,
Festenon emis ekaranĝi.
Sur tablon metis ĉi juvelon,
Bategis pene per martelo...
Ĉu la oldulo iĝis febla,
Ĉu l`ovo estis nerompebla,
Sed kuŝis ĝi nedifektita,
Simila al peceg' granita.
Museto preter tablo kuris,
Kanteton iun ĝi murmuris.
Per unu nur vosteta movo
Frakasis ĝi la oran ovon
Surplankiginte ĝin hazarde.
La geolduloj ploris arde...
Sed la kokino kluke diras,
Ke "vane, karaj, vi sopiras,
Denove metos mi ovalan,
Ne oran, tamen, sed normalan".
1994, Krasnij Liman, trajno Kr.Liman-Moskvo
BLANKAJ NOKTOJ
(kanto)
Gaje plaŭdas de remiloj paro,
La boaton pelas al la bordo.
Tie sentineloj de arbaro
Gardas kvietecon de la Nordo.
La tenebro nokta ne plu regas,
Kvazaŭ daŭras aŭroranta tago.
La Elfina voĉ' animojn vekas,
Karesante akvon de la lago.
Sub susur' de kron' arbara sidis
Ĉe la fajr' vestitaj heleore.
La arbaraj feoj nin vizitis,
Elfabelaj kantoj sonis kore.
Revboaton pelas laga ondo
Al eterno laŭ la luna vojo.
Adiaŭe kantu ni en rondo
Por ankoraŭ renkontiĝi fojon.
1994, Berdjansk
HIMNO AL LIBERO
Kial ni ĉiuj flugi ne provas
Forte fiksante l' ankrojn al grund'?
Kial katenojn siajn ne povas
Ni findecide lasi ĉe l' fund'?
Kial kun birdoj ni ne etendas
Brakojn, kovritajn de mola plumar'?
Kial, ŝvebante, ni ne atendas
Venon de l' suno super la mar'?
Blovu la vento! Taŭzu la plumojn!
Puŝu al dorso! Pelu de l' ter'!
Supren al steloj – brilu la lumoj!
Venu, la ĝojo! Venu, liber'!
1996 Odincovo
KANTO PRI RANO, KIU VOLIS FLUGI
En fontano loĝis rano
Verda, juna kaj ĝentila.
Kantis kvake, naĝis flake,
Sin imagis kun flugiloj.
Sed pro kio malkontentis
Tiu rano al destino?
Kio estis la kialo
Senti tiun diskriminon?
Volis tiu amfibio
En ĉielo vasta glisi,
Super ĉiuj bestoj flugi,
Kun ĉiela ark' irizi.
Ĉu almenaŭ periode
En rutina akva vivo
Povas tiu eta rano
Esti iom ekskluziva?
1995, trajno Zaporoĵjo-Kievo
DEDIĈO AL V. K. (P.)
Vagadis stranga hom' laŭ voja stri'
Kun koro, malfermita al rigardo.
Traspertis multon vive, tamen li
Ne povis trovi sian duan parton.
Animoj ĉiuj respegulis ŝin,
En ĉiu ino la amata ŝajnis,
Sed post eniro al ilia sin',
Li nur doloron kaj desperon gajnis.
Denove li vagadis kun obstin',
En lia brusto batis duonkoro.
"Retrovu min! Mi petas, trovu min!"
La dua parto vokis el la foro.
Kaj strebis li al tiu fora kri',
Li stumblis, li impetis kiel ondo.
Li konis ŝin, sopiris, amis li
Virinon la plej belan en la mondo!
Jen trovis! Sed memoro pri l' amar',
Donita al aliuj senintenca,
Malhelpas unuiĝi al la par'...
"Ho ĉarma, ho mirakla, ho parenca!
Elsonĝa brunokula infantin'!
Vi partas min! Mi partas vin! Ni kunas!
Rekonu min! Mi ege petas vin!
Sen vi min vivo per soleco punas!"
19-20(nokto).11.95, Odincovo
LIBERA SOLO
(kanto)
Mi kun suno ascendas laŭ roka mur'
Kun doloro en man' kaj sanga bolo,
Ne por gloro kaj fam', sen juneca bravur',
Sed pro l'viva princip' – Libera Solo.
Mi etendas flugilojn kreitajn el mens'
Al kareso de vent' kaj nuba molo.
Ili portu min al stelradia kondens'
Per la emo de l' kor' – Libera Solo.
Iras mi paŝ-al-paŝo tra tuta mond'
Elektante direkton laŭ propra volo.
Estas mi ne nomado kaj ne vagabond',
Sed loĝanto de l' mond' – libera, sola.
10-13.06.96, Odincovo
* * *
Dormas mond'. Folioj tremas ete.
Nokto foliumas pri angoro.
En la foro pulsas malkviete
De la mia dise – via koro.
Mi al via land' ne konas pordon –
El la pluraj mi bezonas unu.
Kie estas loko de l' renkonto?
Kiam estas tempo por ni kunu?
Nokto vokas min al sia sino.
Lulas foliar'. Mi dormen plonĝas.
Steloj min rigardas el senfino.
L' pordo malfermitas. Mi vin sonĝas.
1996, Odincovo
* * *
Kun vi mi povas esti blinda.
Kun vi mi iĝas plene muta.
Mi sentas vin, ho mia linda,
En la mallumo absoluta.
Mi ne atentas la eksteron
Por mi sufiĉas la konturoj
Mi fantazias la ceteron
Laŭ viaj nerealaj spuroj
Okulojn miajn fajr' interna
Briligas, mola kaj tenera.
Premiĝas via buŝ' eterna
Al mia buŝo efemera.
En la momento ĉio samas –
Vizia mondo kaj reala.
Plej grava estas, ke ni amas.
Alio estas tutegala.
12.06.96; 25.10.97, Odincovo
AL SAGo
Via nigra aspekto,
Via nigra rilato
Estas sen la respekto,
Estas sen la kompato.
Vivo ŝajnas infero
Post eden' de l' admiro.
Ne sufiĉas aero
Por la sekva enspiro.
1996, Odincovo
* * *
(kanto)
En ĉiela profundo,
El la mondo postfora
Kun apero de l' suno
Venas drak' heleora.
Aŭdos vi nek brueton,
Nek sibleton de l' vento.
Ĝi konsistas el lumo,
El kristala silento.
Sur la drako ne povas
Tempo lasi spureron.
En la koro ĝi portas
Por la homoj esperon.
Vi ne serĉu la Drakon
Super tero flugantan.
Ĝi en viaj animoj
Nestas ame kaj kante.
1996, Gomel
* * *
Ĉiu elektadas por si mem –
Vojon kaj virinon, religion.
Al diablo servi aŭ al Dio –
Ĉiu elektadas por si mem.
Ĉiu elektadas laŭ si mem
Vorton por la am' kaj por preĝado.
Glavon por batal, duelan spadon –
Ĉiu elektadas laŭ si mem.
Ĉiu elektadas laŭ si mem
Flikon, vojbastonon, panoplion.
De la fina pago dimension –
Ĉiu elektadas laŭ si mem.
1994, Berdjansk
* * *
(kanto)
Kio nun okazas inter ni –
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Kvazaŭ pro la skuoj de la sismo
Falas konstruata harmoni'.
Sonas kiel streĉiĝinta kord'
La distanco, kiu nin dividas.
Tiom foras ni, ke vi ne vidas,
Ke mi staras antaŭ via pord'.
Ni ne aŭdas, kion diras ni.
Kion diri, se la koroj mutas.
Sed de l' lipoj plu ni vortojn ŝutas,
Kiam kisoj helpus multe pli.
Kio nun okazos inter ni –
Ĉu la amo aŭ la egoismo?
Ŝajne, post la skuoj de la sismo
Reaperas nia harmoni'.
31.01-01.02.1998, Odincovo