Moskvo delonge estis loko, kie koncentriĝis
diversspecaj esperantistaj
fortoj. Tio estis ne nur pro tio, ke ĝi simple estas metropolo de la lando
kaj centro de la rusa kulturo, sed pli pro agado de certaj esperantistoj.
Komence ja Esperanto-movado kaj kultura agado estis pli fortaj en
Peterburgo, Odeso kaj ankoraŭ kelkaj lokoj en Rusio, kie agis pioniraj
aŭtoroj. Fakte, estis merito de Aleksandr Saĥarov kaj lia eldona kaj
kleriga agado, ke Moskvo en 1910-aj fariĝis la ĉefa kultura centro en rusia parto
de Esperantujo.
Ĝis la 1920-aj jaroj Moskvo, krom Georgo Deŝkin, preskaŭ ne donis
signifajn nomojn de Esperanto-poetoj, kaj ankaŭ longe poste
poetoj-moskvanoj ne apartiĝis de la ĝenerala torento de la rusa poezia skolo (al kiu, cetere,
apartenis laŭ tradicia divido, ankaŭ pluraj polaj, estonaj kaj latvaj
aŭtoroj).
Tamen ĝuste en Moskvo en 1920-aj – 30-aj jaroj loĝis kaj verkis la eminentaj
rusaj poetoj-esperantistoj: Georgo Deŝkin, Nikolao Hohlov, Nikolao
Nekrasov kaj Aleksandr Logvin (se ne la tutan vivon, almenaŭ dum la plej
grava krea periodo; el la plej brilaj tiutempaj rusaj poetoj eble nur
Eŭgeno Miĥalski ne estis ligita al Moskvo), kaj moskvanoj de postmilitaj
esperantistaj generacioj ne povis ne esti influitaj kaj inspiritaj de tiu
fakto. Influo de ĝuste tiuj poetoj plej senteblas en verkoj de la
postmilitaj aŭtoroj, iuj el kiuj vere konsciis sin gardantoj de certa
literatura tradicio.
La situacio pri esperantistaj generacioj en Rusio estas komplika. Fakte,
inter la stalina frakaso de la movado en 1938 kaj komenco de ĝia renaskiĝo
en 1956-57 pasis 19 jaroj – fakte, periodo de tuta normala generacio. Do,
konsiderante samtempe, kiom malmulte da esperantistoj postvivis kaj la
reprezaliojn, kaj la militon, kaj simplajn timon, forgeson kaj senreviĝon,
ŝajnas, ke neniu tradicio povis esti konservita dum la periodo.
Parte tio estas vero. Krom Deŝkin kaj Logvin, neniu el eminentaj moskvaj
literaturistoj restis aktivaj fine de 1950-aj – kaj ankaŭ unu el ili
(Deŝkin) loĝis jam en malgranda provinca urbeto. Estis plene forgesitaj
antaŭmilitaj movadaj preferoj, moroj, kantoj... Sed des pli zorge oni
kolektis kaj provis renaski tion, kio restis, kaj unuavice – la libran
kulturon. Kolektiĝis klubaj kaj privataj bibliotekoj, oni multe lernis...
Kaj komencis memstare verki.
Certe, la unuaj ekverkis kaj ekpublikigis siajn verkojn (parte malnovajn,
parte noveverkitajn) aŭtoroj, kiuj jam komencis en 1910-aj – 30-aj jaroj:
Georgo Deŝkin, Aleksandr Logvin, Isaak Ĥoves. Tre gravis verka kaj traduka
aktivado de Konstantin Gusev. Apud ili aperis bonaj poetoj el la –
tiam – juna generacio: Bonifatio Tornado (Boris Tokarev), Vladimir Samodaj
kaj aliaj. Parte ili publikigis siajn verkojn ekster Sovetio: tie aperis
libroj de Deŝkin kaj Logvin, sed plej gravajn eblecojn por disfloro de
poeziaj talentoj prezentis eldonagado de SSOD-a Komisiono por eksterlandaj
ligoj de sovetiaj esperantistoj, kiun gvidis K. Gusev.
La Komisiono eldonis plurajn broŝurojn kun poeziaj tradukoj el famaj
rusaj, ukrainaj, estonaj poetoj (ankaŭ unu broŝuron de Lorca). La tradukoj estis
faritaj de diversaj sovetiaj esperantistoj, sed grandan lokon en ili
okupis tradukoj de la menciitaj moskvanoj. Krome, inter 1964 kaj 1976 aperis 12
numeroj de la almanako "Por la Paco", kie poeziaj tradukoj kaj
originalaĵoj de la moskvaj poetoj okupis gravan lokon. Certaj verkoj aperadis en
sovetiaj eldonoj de "Paco". Bedaŭrinde, en la dua duono de 1970-aj la eldonagado de
la Komisiono pro fortiriĝo de Gusev (li ne plu havis animajn fortojn
konstante kontraŭstari partiajn burokratojn) fakte ĉesis, kaj en
periodo de ASE E-eldonado ne sukcesis renoviĝi – verŝajne, ĉar neniu krom Gusev
havis kapablon organizi ĝin en tiamaj malfacilaj kondiĉoj.
Tamen eĉ sen iuj (eĉ se magraj) oficialaj
eldoneblecoj E-poetoj en Sovetio tradukis kaj verkis originale. La movado kreskis, junularo kolektiĝis –
kaj bezonis kanti. Komence la kantotekstoj (ĉu tradukitaj, ĉu originalaj)
estis primitivaj, ne ĉiam korektaj laŭ la poeziaj kaj eĉ, foje, gramatikaj
reguloj, sed poiomete aperis kantotekstoj, kiuj estis veraj poemoj –
speciale menciendas tiaj tekstoj de Mikaelo Bronŝtejn, Ludmila
Novikova...
Krome, en diversaj lokoj estis organizataj artaj konkursoj kun poeziaj
branĉoj. Aperis "samizdataj" revuetoj, tre serioze rilataj al nivelo de
tio, kion ili publikigis, kaj kiuj kunligis komunumon de verkemuloj kaj
literaturŝatantoj ("Sezonoj" en Sverdlovsk, "Literatura ska-tolo"
en Sevastopol kaj Riga k. a.). En moskva E-klubo prelegis pri E-literaturo B.
Tokarev, kaj liaj scioj pri la objekto forte influis la aŭskultantojn. Tie
okazadis ankaŭ prezentoj de poetoj kaj tradukistoj kun pridiskutoj, kantaj
vesperoj. Ĉio tio stimulis talentajn homojn perfektiĝi en la metio, kaj
dank' al tio en la 80-aj jaroj, kiam la eblecoj de normalaj publikigoj estis
limigitaj, kvanto kaj kvalito de novaj poetoj kreskis. Kaj plej multe da
tiaj homoj akumuliĝis en Moskvo – iuj, kiel Valentin Melnikov kaj Miĥail
Povorin estis moskvanoj, iuj, kiel Ludmila Novikova, transloĝiĝis al
Moskvo el aliaj urboj... Kaj daŭre vivis kaj verkis Tornado, Samodaj...
Ni povas konkludi, ke al fino de la 1980-aj jaroj aperis en la sama loko –
Moskvo – sufiĉe forta grupo de diversgeneraciaj esperantistoj-poetoj kaj
literaturŝatantoj, kiuj pli-malpli konstante kontaktis kaj povis
reciproke prezenti kaj pritaksi siajn verkojn, influi unu la alian kaj krei komunajn
kriteriojn pri maniero verki. Ĉio tio ja estas grava premiso por establo
de vera literatura skolo. La premiso realiĝis post apero de du ĉefaj
institucioj, kiuj fiksis aperon de la skolo: tio estis konstante
funkcianta literatura klubo kaj ties presorgano.
En fino de la 1980-aj jaroj okazis mallonga
periodo de eksploda disfloro de la Esperanto-movado en Sovetunio. Ĝi estis provokita de la socia
rekonstruo ("perestrojko") kaj reflektis socian strebon al facila eliro en la mondon.
Malnovaj (kaj ankaŭ novaj) aktivuloj tiutempe sufiĉe lerte ekuzis la
okazon kaj, almenaŭ en kelkaj urboj de la lando, sukcesis rapide progresigi
diversajn iniciatojn. (Bedaŭrinde, fino de la "perestrojko" kaj definitiva
transiro de la socio al kapitalisma ekonomio kaj valorsistemo rapide
estingis la alesperantan elanon en la socio; Esperanto-movado, estante
esence idealisma, tre malfacile povas adaptiĝi al kreskanta profitemo de
la popolo...)
En Moskvo plej bonajn rezultojn en tiu ora periodo atingis la ĉefa motoro
de iama SEJM Anatolo Gonĉarov – persono, kiu ĉiam interesiĝis pri evoluo de
ĉiunivela kulturo en Esperanto. En 1987 surbaze de novaj kursoj li fondis
grandan klubon "Lev Tolstoj", en kiu de la komenco li intencis organizi
ankaŭ kulturigan kaj krean laboron. En 1988-90 en la klubo funkciis
rondeto de arta tradukado (gvidis Nikolao Gudskov), kaj en 1989 Gonĉarov lanĉis
specialan branĉon de la klubo: Moskvan Literaturan Esperanto-klubon
(MLEK),
kiu komencis funkcii unufoje monate. Ne tuj glate ĝi ekfunkciis, ĉar mem
Gonĉarov estis okupita pri aliaj aferoj kaj aliaj personoj ne havis
sufiĉan
sperton, sed ĉio ordiĝis, kiam komence de 1990 ĝian gvidadon
surprenis
Vladimir Samodaj, kiu ja estis ne nur movada gvidanto, sed mem bona kaj
sperta poeto. Poste, en 1991, li forlasis formalan gvidadon de la klubo,
transdoninte ĝin al N. Gudskov (dum iom da tempo en 1993-94 ĝin gvidis
ankaŭ Valentin Melnikov), sed, tutegale, vera ĝia animo ĉiam restas
Samodaj,
kiu plenumis ankoraŭ unu gravan funkcion: kompilis kaj eldonis la
presorganon de la klubo.
Do, jam dum naŭ jaroj regule, ĉiumonate (krom someraj monatoj) en ejo de
la
Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" kolektiĝas homoj, kiuj ion verkas en
Esperanto aŭ tradukas en Esperanton (foje el Esperanto) prozon, sed
multe
pli ofte – poezion; ili libere kritikas (foje – sufiĉe severe) unu la
alian, interŝanĝas opiniojn pri verkoj, ankaŭ rakontas pri novaĵoj... Parto de
la
vizitantoj ne verkas kaj ne kritikas mem, ili povas esti simplaj
spektantoj,
kiuj tamen konsistigas interesigitan publikon. La klubo "Lev Tolstoj" ne
ĉiam estis same aktiva. Sed dum la tuta periodo la literatura klubo
funkciis, kio signifis, ke ĝi estis vere bezonata. En 1997 preskaŭ sola
konstanta aktivado de "Lev Tolstoj" estis ĝuste la literaturaj kunvenoj
(en
1998 la cetera funkciado ankaŭ, feliĉe, reaperis).
La klubon frekventis kaj frekventas, certe, ne nur moskvanoj. Ĝin vizitas,
okze de veno al Moskvo, aliurbaj kaj alilandaj gastoj, kaj inter ili –
poetoj kaj kantaŭtoroj. Plej ofte en ĝiaj kunsidoj prezentis siajn
poemojn, kantojn kaj tradukojn Mikaelo Bronŝtejn – lin, kvankam li mem
neniam loĝis en Moskvo, pro sia influo je moskvanoj kaj pro konstantaj
proksimaj kreaj ligoj, necesas konsideri ano de la skolo. Vizitis la
klubon Ĵomart Amzeev kun Nataŝa Gerlaĥ (el Ĉimkent, Kazaĥio, nun loĝas en
Svedio),
Gafur Gazizi (Baŝkirio), Edvin de Koc (Sudafriko), Dina Lukjanec
(Alma-Ata)
kaj aliaj. Ilia partopreno en la klubkunsidoj pliriĉigas sperton de ĝiaj
konstantaj membroj.
Tre gravas, ke spektado de la krea procezo stimulas apartajn homojn
komenci
krei mem. Ili havas lokon, kie prezenti novajn verkojn kaj ricevi necesan
kritikon en amika etoso por perfektiĝi. Tiel en la klubo, certagrade dank'
al ĝia ekzisto, ekprezentis siajn verkojn Vladimir Edelŝtejn, Solomon
Vysokovskij, Ivan Naumov, Miĥail Giŝpling, Klara Ilutoviĉ, Griŝo
Arosev... Eble, por iu el ili la klubo estis la ĉefa stimulo por ekverki. Homoj,
kiuj
verkas kaj tradukas poemojn nur sporade, havas eblecon prezentiĝi. Ankaŭ
tiaj homoj dank' al la klubo povas sub influo de tia ebleco verki ĉiam pli
ofte kaj altnivele.
Tial eblas diri, ke la klubo dum tre mallonga periodo iniciis aperon de
estiminda aro da novaj poetoj – malgraŭ ilia aĝa diferenco, ili prezentas
apartan generacion de moskvaj esperantaj poetoj, generacion de la 90-aj.
Povas esti, ke la rezultoj de la funkciado de Moskva Literatura
Esperanto-klubo estus multe pli magraj, se ĝi ne havus sian presorganon.
Ĝi ricevis la nomon "Cerbe kaj kore".
Ĉiujn apartajn numerojn zorge tajpis, aranĝis la paĝojn, redaktis kaj
komentis Vladimir Samodaj.
Giganta laboro, se oni konsideros aparte, ke tio estis laboro nur por
internaj bezonoj de la klubo. La eldonkvanto estis inter 20 kaj 100
ekzempleroj, depende de cirkonstancoj, sed destinitaj ili ĉiam estis
precipe
al frekventantoj de MLEK, al ĝiaj gastoj kaj nur lastagrade – al ekstera
publiko. CkK plenumis la ĉefan unuigan kaj klerigan funkcion, ĝi estis
eblo
por la aŭtoroj fiksi siajn verkojn kaj konatigi kun ili siajn amikojn, sed
ne estis speciale destinita al vasta publiko.
En majo de 1990 aperis la unua 12-paĝa numero (A5), ĉiuj postaj numeroj
havis po 20 paĝoj (la 22-a numero – 24 paĝojn). 9 numeroj aperis en 1990,
3
numeroj – en 1991 kaj, post naŭmonata paŭzo, 10 numeroj en 1992. Tiam
Samodaj pro diversaj kaŭzoj ĉesis la aranĝon de CkK, kaj ĝia sorto iĝis
neklara.
Tamen iuj el moskvaj kaj ekstermoskvaj esperantistoj estis nekontentaj
pri
ĉeso de tiu necesa por ili revueto, kaj en movada periodaĵo "Moskva
Gazeto"
inter n-roj 6(14)/1992 kaj 2(28)/1995 (fakte, en 13 numeroj de la revuo),
kun permeso de Samodaj, aperadis rubriko "Cerbe kaj Kore. Literatura
klubo".
La rubrikon gvidis Mikaelo Bronŝtejn, kiu strebis transformi ĝin je
iuspeca
tutrusia literatura klubo. Samtempe la ĝenerala karaktero de la rubriko
multflanke ripetis – interalie, laŭ konsisto de la aŭtoroj, ĉar ja ankaŭ
en
la kluba eldono aperadis ne nur ties membroj, kaj la ĉefan provizon por
publikigi al Bronŝtejn tutegale donis MLEK, – la samodajan CkK, nur
estis
malpli longa kaj malpli ofta. Kaj venis fino al "Moskva Gazeto", kaj ankaŭ
al la rubtiko...
Tiam, aprile de 1995, Samodaj renovigis eldonadon de CkK kiel 20-paĝan
multobligaĵon (la 30-a numero estis 24-paĝa). Nur iom perfektiĝis la
preparkvalito, ĉar nun "la modesta tajpanto" (tiel Samodaj subtakse ĉiam
prezentis sian rolon) preparis ĝin per komputilo.
Por publikigo de verkoj, prezentitaj en MLEK-kunsidoj, neniu speciala
elekto estis. Povis aperi verkoj de diversa kvalito ke ĉiu povu lerni el
fremdaj eraroj. Foje komentoj de la kompilinto speciale montris apartajn
negativaĵojn kaj pozitivaĥojn. Tradukoj el la rusa (poeziaj) plej ofte
aperadis kun paralela rusa teksto, same kiel rusaj tradukoj el Esperanto –
kun esperantaj tekstoj, por ke oni povu kompari la tradukon kun la
originalo. Kelkfoje por komparo estis aperigitaj tradukoj de la sama
poeto
far diversaj aŭtoroj. Krome, Samodaj publikigis kelkajn artikolojn (de
Rublov, Grozmani, Kaloscay...) pri verkado, neologismoj, tradukarto. Pro
ĉio tio CkK ludis rolon de instruilo al aŭtoroj kaj tradukantoj, kiu
helpis
al ili perfektiĝi en sia arto.
Do, en 1995 aperis 9, en 1996 – 12, kaj en 1997 – 7 numerojn de CkK. Tiam,
ĉe la 50-a numero (kaj precize mila paĝo), Samodaj ĉesis ĝian aperigon.
Tamen denove, same kiel n 1992, alia gazeto, kvankam en alia formo,
surprenis sur sin tiun funkcion: laŭ iniciato de Gennadij Ŝilo fine de
1995
ekis en Moskvo, ĉe Eŭropa Jura Universitato "Justo", nova dumonata
periodaĵo
"Scienco kaj Kulturo", kies redaktoro fariĝis la sama Samodaj. Kaj ĉiu
numero enhavas beletran parton, kiu denove aŭtore kaj karaktere ĝenerale
sekvas tradicion de CkK kaj signifas konstantan publikigeblecon de (tamen
nun nur bonaj) verkoj al MLEK-aj aŭtoroj.
Do, en 50 numeroj de CkK laŭ kalkulo de Samodaj aperis "230 diversgrandaj
originalaj poemoj, verkitaj en Esperanto de 49 nuntempaj kaj ne tre
nuntempaj poetoj – ĉefe rusaj, eĉ pli ĉefe – moskvaj; 247 poemoj de
poetoj-neesperantistoj, tradukitaj al Esperanto de 49 tradukintoj el
lingvoj
rusa, ukraina, belorusa, franca, hispana, portugala, germana; iom da
originalaj E-poemoj tradukitaj al la rusa; trideko da originalaj eseoj
kaj
recenzoj, 13 originalaj prozaĵoj, dudeko da prozaĵoj tradukitaj. 7 numeroj
el tiu kvindeko estis dediĉitaj al eminentaj esperantistoj – po du al
Konstantin Gusev kaj Sergej Rublov, kaj po unu al Boris Kolker, Mikaelo
Bronŝtejn, Ludmila Novikova – ĉiuj lige kun iuj datoj en la vivo aŭ
funkciado en Esperantujo".
Do, komence prelegoj de Tokarev kaj apartaj
prezentoj de poetoj kaj
kantistoj, priliteraturaj diskutoj en moskvaj kluboj en 1980-aj, kaj
funkciado de MLEK kaj CkK ekde 1990 kreis konstante funkciantan estiminde
grandan rondon de verkemuloj, kiuj havas precipe komunajn kriteriojn pri
bona poemo kaj traduko. La klubo kaj ties organo ne nur unuigis la jam
ekzistintajn poetojn kaj ebligis al ili perfektiĝi, sed ankaŭ stimulis
aperon de aro da novaj. Aperis granda provizo da poeziaj verkoj, inter
kiuj
estas tre bonaj. Estis edukita brila nova (ne laŭ la aĝo, sed laŭ la verka
staĝo) generacio de poetoj (Miĥail Giŝpling, Ivan Naumov,
Valentin
Melnikov, Klara Ilutoviĉ...), kiuj povas stari samnivele kun la antaŭa
generacio (Konstantin Gusev, Bonifatij Tornado, Vladimir Samodaj...), kaj
kiuj samtempe daŭrigas ĝian tradicion.
Tial ni kun plena certeco povas paroli, ke aperis originala nova skolo en
Esperanto-poezio – la Moskva, ĉar ĝi konsistas plejparte el moskvanoj, kaj
kiu devas esti konsiderata kiel aparta fenomeno en historio de
Esperanto-literaturo.
Moskva skolo ekzistas sufiĉe memstare de la cetera Esperanto-poezio en
Rusio, ĉar ĝi prezentas certan unuecon de la rondo, kaj la aliaj E-poetoj
de
Rusio ekzistas ĉiuj aparte kaj nek konstantajn kontaktojn, nek konstantan
periodaĵon nun havas. Kvanto de poetoj en Moskvo ne estas ligita kun
kvanto
da esperantistoj en la urbo – Krasnojarsko aŭ Peterburgo havas po
kompareble
granda esperantistaro, sed en la unua estas sola signifa poeto – Aleksej
Ĵuravlov, kaj en la dua urbo eĉ unu rimarkebla poeto forestas. Same
Jekaterinburg, kvankam estas grava eldona kaj kultura centro en Rusia
Esperantujo, nun tute ne havas proprajn poetojn. Kaj la poetoj-moskvanoj,
malgraŭ propraj vizaĝoj, havas komunajn trajtojn, kiuj diferencigas ilin
de
ceteraj rusianoj (eble nur poemoj de Gafur Gazizi estas ne tre
distingeblaj
laŭ la poeziaj principoj kaj etoso de la moskvanaj verkoj).
Jen estas la ĉefaj karakterizaĵoj de la Moskva skolo.
1) Influiteco de la rusa klasika poezio kun ties estimo al preciza ritmo
kaj
rimo. Tiun influon peras tradukoj el la rusa, pri kiuj preskaŭ ĉiuj
moskvanoj okupiĝas. De tiu vidpunkto multaj liberversaj poeziaĵoj, kiuj
venas nun en Esperantan poezion el latinidaj landoj (kaj kiujn plej ofte
prezentas, ekzemple, "Literatura Foiro") tute ne rilatas al normala
poezio.
2) Sekvo al tradicioj de la plej bonaj ekzemploj de la rusa skolo de
Esperanto-poezio, precipe de Hohlov kaj Deŝkin (kvankam al verkado de
Naumov pli proksimas Miĥalskij). Tio rilatas kaj al la generacio de
60-aj – 70-aj, kaj al la nova generacio de 80-aj – 90-aj jaroj.
3) Intereso al teorio de Esperanto-poezio kaj tradukarto, studado de
tiurilataj verkoj de Kaloscay, Danovskij k. a. (Pri neceso de tio zorgis
jam la iniciatoro de MLEK A. Gonĉarov en 1988-89, kiu insistis ke ĉiu el
literaturŝatantoj legu "Parnasan Gvidlibron", kaj V. Samodaj publikigis
gravajn fragmentojn el teoriaj studoj en CkK). Certe, iuj el la moskvaj
aŭtoroj pli zorge kaj konscie sekvas teoriojn (Tornado, Melnikov), iuj
malpli, sed konscia rilato al versfarado ĉiam senteblas.
4) Klara esprimmaniero, dank' al kio la senco de la poezia mesaĝo facile
percepteblas, eĉ se uzado de lingvaj rimedoj propraj al Esperanto estas
vaste aplikata. Nekomprenebla kaj senenhava "pura arto" neniam estis inter
moskvanoj aprobata.
5) Influiteco de la kulturo de aŭtora kanto (esperanta kaj rusa), venanta
el
la 60-aj jaroj, ekde kiam popularaj rusaj kantoj estis tradukataj pro bezonoj de someraj esperantistaj tendaroj. Pluraj el poetoj-moskvanoj mem
tradukis, verkis kaj plenumis kantojn (Tornado, Novikova, Povorin,
Dadaev...), kaj la plej elstara rusa Esperanto-bardo Bronŝtejn ĉiam pleje
influis la moskvanojn (li mem, neniam loĝinte en Moskvo, fakte apartenas
al
la Moskva skolo). Influo de la kantotekstoj al nekanta poezio fakte
ordigas
ritmon kaj enhavon de verkoj; samtempe kantotekstoj de moskvanoj estas pli
altkvalitaj ol averaĝe, ĉar la aŭtoro verkas ilin konsiderante postulojn
de
nekanta poezio.
La sorto de Moskva skolo estas nun tute certa. Verkoj de ĝiaj aŭtoroj
komencas eldoniĝi kaj ricevi agnoskon en Esperantujo. Feliĉe, nun jam
atingeblas ĉiuj originalaj beletraj verkoj de Tornado-Tokarev; aperis
libroj
de Giŝpling, Naumov kaj Bronŝtejn. Verkoj de moskvaj aŭtoroj, krom en la
eldonataj en la urbo mem "Moskva Gazeto" kaj "Scienco kaj Kulturo",
aperadis
en "Monato", "Literatura Foiro", "La Ondo de Esperanto" kaj
aliaj renomaj
revuoj. Tiu ĉi libro, prezentanta aldonan kvaron da moskvaj poetoj, faras
ekziston de la skolo nerefutebla fakto.
Verŝajne, por krei plenan bildon pri la
skolo, necesas eldoni antologion
pri ĉiuj poetoj, kiuj al ĝi apartenas. Nun ni listigos nur la nomojn de
ĉefaj ĝiaj protagonistoj el diversaj generacioj (en ĉiu grupo ni faros
liston laŭ la alfabeta ordo).
1) "Protoperiodo" – poetoj, vivintaj kaj verkin-toj ĉefe antaŭ la 1960-aj
jaroj.
Georgo Deŝkin, Nikolaj Hohlov, Aleksandr Logvin, Nikolaj Nekrasov
2) Pliaĝa generacio – poetoj, kies ĉefa kreado aŭ poezia maturiĝo okazis
en
la frua periodo de Moskva skolo, inter fino de de la 1950-aj kaj mezo de
la
1980-aj jaroj.
Miĥail Bronŝtejn, Konstantin Gusev, Isaak Ĥoves, Ludmila Novikova, Ivan
Lubjanovskij, Vladimir Samodaj, Bonifatio Tornado (Boris Tokarev)
3) Nova generacio – poetoj, disfloro de kies talentoj okazis en kadroj
kaj
sub influo de MLEK.
Griŝo Arosjev, Oĉjo (Oleg) Dadaev, Miĥail Giŝpling, Klara Ilutoviĉ,
Valentin
Melnikov, Ivan Naumov, Miĥail Povorin, Solomon Vysokovskij
4) Moskvaj esperantistoj, konstante ne okupiĝantaj pri poezia kreado aŭ
tradukado, sed sporade verkantaj poemojn, plejparte prezentante ilin al
MLEK-anoj (ankaŭ komencantaj poetoj, kies talento ankoraŭ en sufiĉe
evoluis).
Viktoro Aroloviĉ, Andreo Jakovlev, Aleksej Besĉastnov, Vladimir
Edelŝtejn,
Irina Gonĉarova, Nikolao Gudskov, Vadim Ĥmelinskij, Lubovj Motyljova,
Arkadij Rjabov, Natalja Soljakova (Barabaŝka), Aron Zisman.
En la listo estas 30 nomoj. Se mi iun preterlasis, kaj se ankoraŭ iu
esperantisto-moskvano havas talentajn originalajn poemojn aŭ
esperantigojn,
senkulpigos min nur mia nescio. Ĉiuokaze, la kvanto estas estiminda, kaj
la listo montras la vivkapablon de la skolo. Kaj kvaropo, kies verkoj eniris
ĉi tiun libron, digne prezentas ĝian nunan staton, disvolviĝintan sub influo
de MLEKo kaj "Cerbe kaj Kore".