AM-ORA MEDITO
Diversaj pensoj venas post amoro...
V. Melnikov, "Unuiversoj"
Rivero da reveroj,
Sekretoj kaj misteroj,
La plej profundaj veroj
Penetras tra l' anim'.
Sub bril' de luma helo
Fluanta de l' ĉielo
De nia karn' ribelo
Kunigas en intim'.
La reciprokkonkero,
De manoj movkohero,
Senbridas la afero
Kaj gvidas al kontent'.
Sed la demando estas –
Ĝi en la menso nestas
Kaj longe poste restas –
De kie venis tent'?
Ĉu regis harmonio
Aŭ nura seksmanio?
Enhavo de l' kranio
Ĉu gravis por fervor'?
Ĉu estis vivbezono
Por tiu juk' sub zono,
Aŭ dum somersezono
Kutima stulta mor'?
Ĉu simpla korpa ludo,
Varmeco de la sudo,
Aŭ la hormonaltrudo
Kuntiras nure nin?
Aŭ la dieca volo,
De l' koro sankta rolo
Kaj de anĝel' parolo
Al ina puŝas sin'?
Sed scias ĉiu homo,
Ke estis tiu pomo
De la serpent' legomo,
De la diabl' favor'...
Enigmo de ĉiamo
Pri homa korpa amo
Por ĉiu vir' kaj damo:
Ĉu estas amo or'?
Februaro 1998
TRAVIVAĴO EN MOSKVA METROO
Haltis vagonaro en tunelo,
Estingiĝis lampoj sub plafon'.
Ĉu atingis mi la vivocelon
Kaj ne plu eliros el vagon?
La korpremo, timo, senespero
Kaptis ĉiujn per la frida man':
Ĉu pereo estas jam la vero?
Ĉu ja tia estis dia plan'?
Nur spirado peza en silento,
Sufokiĝodoro en mallum'.
Nek l' espero, nek facila vento...
Nuraj rememoroj pri la sun'.
Pasas la sekundoj kaj minutoj,
Kaj densiĝas ĉiam malesper'.
Aperadas de malvarma ŝvito gutoj
Pro sentebla premo de la ter'.
Tamen ne! Ekmovis sin la trajno,
Bruo de l' motor', ekfrap' de l' rad'...
Defensivas morto pro malgajno,
Do, ne venas lasta la parad'!
Kaj rapide forgesiĝos sento
Pri la atingita fin' de l' viv',
Kvankam kiel la dolora dento
Ĝi kaŝiĝos en memorpasiv'.
Kaj la penso pri memento mori
Dum la tuta mia viva voj'
Ne permesos plene sin ignori
Kaj venenos la purecon de la ĝoj'.