Renkontiĝo en Xinyang
Nomo de la renkontiĝo 12-a Ĉina Xinyang Teo-Festivalo (Esperanto kiel
pontlingvo)
Dato de la komenco 2003-05-18
Dato de la fino 2003-05-21
Lando Ĉinio
Loko Xinyang
Poŝtkodo 464193
Celgrupo/speco turisma, komerca, kultura ktp.
Aŭspiciantoj: Henan-provinca Popola Registaro, Ĉinio;
Ĉina Tutlanda Kooperativo pri Vendo kaj Aĉeto
Organizanto: Xinyang Popola Registaro, Ĉinio
Xinyang lokiĝas en la suda parto de Henan-provinco, Ĉinio, kaj oriente
najbaras kun Anhui-provinco, sude kun Hubei-provinco.
Xinyang estas la plej granda agrikultura urbo de Henan-provinco, kaj unu el la
ekologiaj ĝardenaj urboj de la ŝtato. Ĝi konsistas el 8 gubernioj kaj 2
distriktoj kun totala areo je 18915 kvadrataj kilometroj kaj totala loĝantaro
je 77 milionoj, el kiuj 3.7 milionoj loĝas en la ĉefurba kvartalo.
Xinyang estas konata hejmloko de verda teo de Ĉinio, kie oni produktas la
faman verdan teon XINYANG MAOJIAN - unu el la dek famaj teoj de Ĉinio.
Xinyang okazigas tean festivalon en majo de ĉiu jaro ekde 1992. Dum la
festivalo estas diversaj distraj kaj amuzaj programoj, komercaj kaj ekonomiaj
aranĝoj, foiroj kaj ekspozicioj, ekskursoj, konkursoj pri te-ceremonioj kaj
te-artoj, kuir-arto, sporto, folkloraj dancoj ktp. Nun la festivalo
transformiĝas en la plej grandskala tea festivalo de Ĉinio.
Xinyang Esperanto-Asocio ekkunlaboras kun la urba registaro por propagandi la
festivalon en Esperantujo ekde la jaro 2000, kaj sukcese akceptis
esperantistojn el Belgio, Pollando kaj Germanio. Ni sincere invitas vian
partoprenon, se vi interesiĝas pri la festivalo, sendpende ĉu vi estas
esperantisto au ne. Se vi povus varbi pli da homoj, vi ĝuos (eĉ profitos!)
rabaton por la partopreno kaj ekskurson.
Dum la festivalo okazos ankaŭ Internacia Simpozio de Esperanto-Turismo. Antaŭ
kaj post la simpozio estos vojaĝoj al Zhengzhou, Kaifeng, Luoyang kaj Xi`an.
Pliajn detalojn vi povus legi en la senpaga socikultura retrevuo "Tefloro",
kiu aboneblas kaj legeblas en retpaĝo:
http://abonu.com/catalog/kulturo.123456789 .
Programo de la 11-a Teo-Festivalo (okazinta en 2002)
Tiel vi povos ekkoni la panoramon de la aranĝoj. (TF signifas Teo-Festivalo.)
16 majo
8:30 Malfermo de la 2a Foiro de Verdaj Nutraĵoj, famaj teoj kaj bonkvalitaj
produktoj
9:00 Malfermo de la Kiura Konkurso de Nanwan-fisho
10:00 Publikado pri turismaj programoj kaj riĉfontoj
17 majo
8:30 Prezentado de novaj medikamentoj
8:30 Turisma ekspozicio kaj propagando
9:00 Traktado pri domnegoco kaj dombiera ekspluatado
15:00 Malfermo de labor-merkato de TF
18 majo
8:30 Inaŭguro; Prezentado de Ĉina Radio-Arta Ensemblo
14:30 1a Drak-boata matĉo de Henan-provinco
14:30 Konkurso de te-ceremonioj kaj te-artoj
14:30 Malfermo de talentula merkato de TF
14:30 Penika kunveno por famaj pentristoj
16:00 Intertraktado kaj kontrakta subskribo de investindaj programoj.
19 majo
8:30 juĝkunveno de famaj teoj
8:30 Aŭkcia kunveno de pentraĵoj kaj kaligrafioj de famuloj
9:00 Intertraktado pri ekspluata programo de ŝtata tero
9:00 Intertraktado pri grenaj kaj manĝ-oleaj varoj
9:00 Ĵurnalista kunveno de Huangchuang Popola Registaro kaj Jinxing Biero
Grupo
9:00 Drinka konkurso de Jigongshan-biero
9:00 Grandskala laŭstrata prezentado de folkloraj kantoj kaj dancoj
14:30 Prelego pri WTO
18:00 Fermo de 1a drakboata matĉo de Henan-provinco
20 majo
9:00 Artaj Vesperoj de TF (en 6 placoj)
9:30 Prezentado de Xinyang-aj te-ceremonioj kaj te-artoj
14:30 Teaj specialistoj esploras en Wuyun Tea Kompanio (Grupo)
21 majo
15:00 Fermo de TF
Rimarko:
Tie ĉi ni ne aldonas la ekskursajn aranĝojn.
Ligo al hejmpaĝo http://abonu.com/catalog/kulturo.123456789
Kontaktadreso s-ro ZHANG Xuesong, Changtaiguan Gongdiansuo, CN-464193 Xinyang,
Henan, Chinio. Tel: +86-376-8821553,
Retadreso por pliaj informoj teofestivalo@poeplemail.com.cn;
kunlaboro@sina.com